La Strukturo de Sciencaj Revolucioj

The Structure of Scientific Revolutions
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Kuhn
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1962
Eldonejo University of Chicago Press
Ĝenro eseo
Honorigoj International Sociological Association Books of the Century
vdr
Kuhn uzis la "anaso-kuniklo" figuron de Jastrow por klarigi kiel paradigmoŝanĝo influas la manieron de observado. La vido ŝanĝo estas Gestalto efiko

The Structure of Scientific Revolutions (angle The Structure of Scientific Revolutions) estas verkaĵo pri filozofio de scienco, kiu estis verkita de Thomas Kuhn en 1962 kaj estas konsiderata mejloŝtono en la historio de scienco kaj filozofio de scienco. La verkaĵo popularigis esprimojn kiel paradigmo kaj paradigmoŝanĝo.

La verko unue estis publikigita kiel monografio en la Internacia Enciklopedio de Unuigita Scienco. La unua eldono de la libro estis publikigita en 1962 fare de la University of Chicago Press [1].

Laŭ Kuhn, scienca edukado ensorbigas en siaj studentoj scion ke la scienca komunumo akumulis ĝis nun - paradigmo - fakton kiu kreas profundan engaĝiĝon al certa mondkoncepto kaj scienca laboro ene de tiu vido. La engaĝiĝo difinas por la sciencisto la problemojn disponeblajn por esplorado kaj la naturon de la akcepteblaj solvoj, kaj estas tial fundamenta komponento de scienco. Kuhn priskribas en sia verkaĵo la procezon de paradigmokolapso kaj la kondiĉojn por ĝia ekzisto. Li montras kiel okazas "sciencaj revolucioj" kaj kia estas ilia efiko al la evoluo de scienco. Kuhn estas la unua filozofo kiu priskribis sciencon kiel komunuman agadon kaj ne kiel la progreson de individuoj, kiel asertis filozofoj de scienco antaŭ li. Laŭ Kuhn, la komunuma strukturo de scienco klarigas la procezojn de persvado en paradigmo kaj sekvado al ĝi, same kiel kelkajn el la procezoj kiuj karakterizas sciencajn revoluciojn. En sia verkaĵo, Kuhn priskribas multajn fojojn en kiuj la scienca mondkoncepto ŝanĝiĝis de unu fino al la alia, kiel ekzemple transiro inter ptolemea astrologio kaj Newtonianaj konceptoj.

  1. Thomas Kuhn (1962): The Structure of Scientific Revolutions, University of Chicago Press

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne